| Pri la lingvo |
|
|
Stran 1 od 2 Introduction Andragoški zavod Maribor - Ljudska univerza is the author and the coordinator of the Language Festival project. Together with the partners from the Netherlands, Germany, Check Republic, Slovakia and Hungary we applied for financing with EU programme Socrates - Lingua 1. The project received positive feedback and was accepted by European Commission to be implemented between October 2003 and October 2005. In the project we prepared and organised the Language Festival in Maribor from 29th September to 2nd October 2004, held book exhibition of minor European languages, produced a web site and books on chosen languages. The Festival hosted many experts who introduced 24 European languages to general public in 4 days not only at AZM-LU but also at many schools and other institutions. In April 2005 we held book exhibition where we presented books and other materials on 17 minor European languages at Maribor Faculty of Education. We finalised the activities by producing the web site you're using at the moments. Here you can find some information regarding language connected culture, basic characteristics of relevant languages and language survival kits. Website language is Slovenian. Also German and English versions are available. In time we hope to achieve English, German and Esperanto descriptions for all languages. This website is still very much alive and constantly expanding. We plan to add new languages as well. Promotionally the project enjoyed great success. In cooperation with Mediamix we created an innovative way of attracting the public and received many awards at advertising festivals. Socrates Lingua declared the Language Festival project one of 50 best examples of promoting languages. Info regarding promotion of the Festival is available on: http://www.mediamix.si/slo/News/2005junij02.html Melita Cimerman and Zlatko Tišljar. Author: Jozefo E. Nagy, Constantin Dominte Denaskaj parolantoj: 28 milionoj Dialektoj: dako-rumana, makedo-rumana, istro-rumana, megleno-rumana Geografia centro: Rumanio Minoritataj lingvoj: hungara, romaa, germana, ukraina, serba Ĝenerala enkonduko La rumana estas oficiala lingvo en Rumanio, en la Moldavia Respubliko (kie, precipe pro politikaj kialoj, oni nomas ĝin "moldavia") kaj en Vojvodino (Serbio). Ĝin parolas same la rumanaj minortatoj en la najbaraj landoj – Ukrajnio, Hungario, Bulgario, sed ankaŭ sufiĉe larĝaj amasoj de enmigrintoj en Usono, Kanado, Izraelo, Aŭstralio. Lingva parenceco La rumana apartenas al la familio de latinidaj lingvoj, kies orientan branĉon ĝi konsistigas kune kun la dalmata (lingvo kiu malaperis fine de la 19-a jarcento). Fontanta el la greftado de la latina sur traka-daka bazo, izolita meze de la slavaj popoloj kaj ligita kulture kaj religie al la orienta parto de la Romia imperio, la rumana evoluis en malsama maniero ol la ceteraj latinidaj lingvoj, kaj restis pli konservativa. Tamen, ĝi havas multajn similecojn kun ili, precipe kun la itala, tiel ke iuj specialistoj konsideras, ke ĝi apartenas al la apenina-balkana grupo de la latinidaj lingvoj. Evoluo de la lingvo La protorumana formiĝis verŝajne fine de la klasika antikveco kaj komence de la Mezepoko, en la nord-orienta parto de la Balkana duoninsulo, sur ambaŭ bordoj de la malsupra Danubo. Sur la norda bordo diferenciĝis la dako-rumana dialekto, el kiu evoluis la nuntempa rumana lingvo, dum sude de Danubo oni parolis la makedo-rumanan aŭ arumanan dialekton (ĉirkaŭ 300.000 – 600.000 de parolantoj hodiaŭ). Pli poste, apartiĝis de la dako-rumana la istro-rumana dialekto, hodiaŭ kun kelkmiloj da parolantoj en la Istria duoninsulo, kaj la megleno-rumana, dialekto malkovrita antaŭ proksimume cent jaroj sude de Bulgario, kiun ankoraŭ parolas 15.000 – 30.000 personoj. La unua teksto komplete en la rumana, kiu atingis nin estas la letero de Neacşu (elp. Neakŝu) skribita en 1521. La unuaj tekstoj presitaj en la rumana datiĝas de la mezo de la 16-a jarcento. En tiu jarcento mem formiĝas la bazoj de la rumana literatura lingvo, precipe sekve de la agado de la diakono Coresi (elp. Koresi) kaj de la kronikistoj. Pri la moderna rumana lingvo oni povas paroli ekde la 19-a jarcento. La nuntempa rumana literatura lingvo baziĝas sur la Valaĥia idiomo, sed kun kontribuo ankaŭ de la aliaj regionoj. Oni devas precizigi, ke eĉ se ekzistas malsamecoj, precipe leksikaj, inter la regionoj de Rumanio, ne temas pri veraj dialektoj, sed pli ĝuste pri idiomoj, sub-dialektoj. Ĉi tiuj idiomoj estas la valaĥia, la moldavia, la banuslanda, tiu de Crişana (elp. Kriŝana), nordokcidente de Rumanio, kaj tiu de Maramureş (elp. Maramureŝ), norde de la lando. Ortografio Sub la influo de la ortodoksa eklezio, kies lingvo estis la slavona, en la Mezepoko la rumanaj tekstoj estis skribitaj per la cirila alfabeto. Nur en 1860 oni oficialigis la latinan alfabeton. La rumana lingvo enhavas 29 fonemojn (7 vokalojn kaj 22 konsonantojn). Tiujn fonemojn la hodiaŭa alfabeto notas per 31 literoj, el kiuj kvin – k, q, w, x kaj y – servas nur por skribi la fremdajn vortojn (escepte, per x oni skribas ankaŭ la malnovan grekdevenan rumanan nomon Alexandru). Aliaj kvin leteroj, kun diakritaj signoj, estas specifaj al la rumana lingvo: ă (vokalo neŭtra, meza, nelabiala), â (vokalo neŭtra, fermita, nelabiala), î (same kiel la antaŭa), ş (Esperanta "ŝ") kaj ţ (Esperanta "c"). La Rumana Akademio estis fondita en 1866, kiel Societo Literatura Rumana, kaj alprenis sian nunan nomon en 1879. Ĝia lasta grava interveno en la ortografio datiĝas en 1993, kiam, en etimologiisma elano, ĝi decidis reprezenti la saman fonemon per î komence kaj fine de la vortoj, kaj per â ene de la vortoj. La lingvo La rumana lingvo estas melodia kaj harmonia, bone ritmata, kun paroltono ĝenerale descenda al la fino de la frazo. El la sep vokaloj – a, ă, e, i, î (â), o kaj u – kvar, nome e, i, o, kaj u, povas roli ankaŭ kiel duonvokaloj, formante diftongojn ascendajn aŭ descendajn, kaj eĉ triftongojn. Ascendaj diftongoj: pleacă ([li] foriras), iată (jen), iepure (leporo), moară (muelejo), iotă (joto) ktp. Descendaj diftongoj: alai (sekvantaro), doină (dojno), pui ([kok]ido), leu (leono), râu (rivero) ktp. Triftongoj: pleoapă (palpebro), aripioară (flugileto), puteai ([ci] povis), lupoaică (lupino), preiei ([ci] transprenas) ktp. Estas interese mencii, ke la samaj du literoj povas noti ĉu diftongon ascendan, kiel iute (rapida), ĉu diftongon descendan, kiel vizitiu (koĉero). La plej gravaj diftongoj estas ea kaj oa, ĉar ili partoprenas al la fonetikaj alternadoj, karakterizaj por la rumana fleksio: ea/e, kaj oa/o; ekzemple floare (floro) – flori (floroj); pleacă ([li, ili] foriras) – plec ([mi] foriras). La litero i povas noti ankaŭ flustran, nesilabigan sonon, fine de vortoj, post certaj konsonantoj: pomi ([frukt]arboj), pini (pinoj), duri (duraj), nervi (nervoj) ktp. Oni ne diferencigas longajn kaj mallongajn vokalojn. La rumana lingvo havas du nombrojn, singularon kaj pluralon, kaj tri genrojn, viran (un om, "homo" – doi oameni, "du homoj"), inan (o casă, "domo" – două case, "du domoj") kaj neŭtran, kiu havas la formon de la vira ĉe singularo kaj de la ina ĉe pluralo (un caiet, "kajero" – două caiete, "du kajeroj"). La deklinacio havas kvin kazojn, nominativon, genitivon, dativon, akuzativon kaj vokativon. La gramatikaj kategorioj estas ofte hiperkarakterizitaj, tio estas ili estas markitaj kaj per fleksio, kaj per vokal-alternado: ţară, "lando" – ţări, "landoj", păr, "haro" – peri, "haroj". La adjektivo akordiĝas nombre, genre kaj kaze kun la substantivo. La akcento estas libera, ofte kun diferenciga rolo inter vortosencoj aŭ gramatikaj kategorioj: acele, "tiuj" – acele "la pingloj", cântă, "[li] kantas" – cântă, "[li] kantis". La nedifina artikolo un (vira, sg.), o (ina, sg.) kaj nişte (pl.) estas proklitika, kaj havas apartan formon por genitivo kaj dativo. La difina artikolo –l, -le (vira kaj neŭtra) kaj –a (ina) estas enklitika kaj havas fleksiojn laŭ nombro kaj kazo: vira sg.: urs, "urso" – ursul (N/A) – ursului (G/D); vira, pl.: urşi – urşii (N/A) – urşilor (G/D); ina sg.: femeie, "virino" – femeia (N/A) – femeii (G/D); ina pl.: femei – femeile (N/A) – femeilor (G/D). Ekzistas ankaŭ adjektiva difina articolo (cel, cea, cei, cele) – omul cel bun, "la homo la bona" – kaj poseda difina articolo (al, a, ai, ale) – al meu profesor, "mia la profesoro". Tute kiel en la latina, ankaŭ en la rumana ekzistas kvar konjugacioj, ekzemple: a cânta, "kanti" (I); a tăcea, "silenti" (II), a crede, "kredi" (III), a veni, "veni" (IV). Ekzistas tri voĉoj, aktiva, pasiva kaj refleksiva, kaj ok modoj: indikativo, subjunktivo (kun la konjunkcio să), kondicionalo, imperativo, infinitivo (kun la prepozicio a), gerundio (al kiu en Esperanto korespondas la aktiva participo adverba), participo (la pasiva participo en Esperanto) kaj supino. Oni havas tri ĉefajn tensojn: pezenco, preterito, futuro. En la indikativa modo, oni havas kvar formojn de preterito: imperfekta, simpla perfekta, malsimpla perfekta (kun helpverbo a avea "havi") kaj pluskvamperfekta, kaj du formojn de futuro – simpla kaj antaŭa – kiujn oni formas kun la helpverbo a voi, "voli", kiel en aliaj balkanaj lingvoj. La adjektivo estas ĝenerale postmetita: pădure tânără, "arbaro juna". La inversio povas havi stilistikan, sed ankaŭ semantikan valoron. Ekzistas tri gradoj de komparado: pozitivo, komparativo (supereca, malsupereca kaj egaleca) kaj superlativo (relativa kaj absoluta). La bazaj numeraloj estas: zero (0), unu (1), doi (2), trei (3), patru (4), cinci (5), şase (6), şapte (7), opt (8), nouă (9), zece (10), (o) sută (100), (o) mie (1000), milion, miliard. La numeraloj inter 11 – 19 (unsprezece … nouăsprezece) estas rumana specialaĵo kaj oni konsideras ilin parto de la traka heredaĵo. La vortordo en la frazo estas libera, sed ĝenerale sekvas la ordon subjekto – epiteto – predikato – komplemento. Eĉ se la fonologia principo estas la plej grava en la rumana ortografio, ekzistas kelkaj partikularecoj, kiujn oni devas mencii. Tiel, la palataligo havas fonologian valoron nur en la serio k, g - komparu car, "ĉaro" – chiar, "eĉ" – chem "mi vokas" kaj gară, "stacidomo" – ghiară, "ungego" – gheaţă, "glacio". (Sed se chi aŭ ghi troviĝas vortofine, i estas nonsilaba, ochi, unghi. Tamen: ochi, "okulo" – ochi, "celi"). Se c aŭ g estas sekvataj de e aŭ i, oni prononcas ilin kiel "ĉe", "ĉi", "ĝe", "ĝi". Ĉirkaŭ 60 % de la baza vortaro de la rumana havas latinan originon, ĉu pro la pradeveno, ĉu pro la pli novaj pruntoj, precipe el la itala kaj el la franca. Kiel ni menciis, en la Mezepoko la rumanan influis la slavona. La regionaj idiomoj (sub-dialektoj) estis influitaj de la najbaraj lingvoj: la valaĥia de la bulgara kaj serba, la moldavia de la rusa kaj la ukraina, la transilvaniaj idiomoj de la hungara. Pro historiaj kialoj, la rumana havas certan nombron de turkaj kaj grekaj vortoj. En la lastaj jaroj, oni sentas fortan influon de la angla. precipe en la komputiko. |
